"Damć – Bira de Bčrghem"  estas metiista biero produktita en bergama lando per natura re-fermentado nek pasteŭrizita nek filtrita.

Enhavo de Lingvoj

Fumaĵita nigra biero, spicigita per salvio. Tipo "Bamberg", per malalta fermentado. Nigra koloro kun ruĝaj rubenaj reflektoj, alkohola grado 5%, obtenita de germanaj maltoj. La komenca gusto malabunde lupolita lasas antaŭpaŝon al postgusto iomete fumaĵita tamen ekvilibra fare de salvio (biologie produktita), kun tonigaj kaj digestaj ecoj. Bonege kunmeti ĝin al fortaj gustoj (kiel kradrostaĵo el viando kaj maturigitaj fromaĝoj); 'meditema' kiam trinkata malfrue vespere aŭ dum malvarmaj vintraj tagoj.

"Via Mercatorum" estas termino per kiu jam dum Mezepoko estis nomita aron de vojoj, kiuj kunligis "Seriana" Valo kun "Brembana" Valo, du admirindaj bergamaj valoj. Dokumento de 1392 post Kristo nomas la "via merchadenti", vojo de komercistoj, longe utiligita por komerco (ĝis sia malrapida dekadenco pro konstruado de "strada Priula" fare de venecianoj en la XVI jarcento). Hodiaŭ, partoj de ĉi-tiu antikva vojo estas ankoraŭ pied-ireblaj. Eksistas rekupera projekto de la itinero por subtenebla turismo, kiu deziras malkovri lokojn, kulturon, tradiciojn kaj gustojn de Bergamo kaj provinco. Nia biero, kiel la nomo de tiu ĉi historia vojo, elvokas saporojn, kiuj perdiĝas ene de tempaj meandroj.

Duoblamalta ruĝa biero kun mielo de rododendro. Malalta fermenta biero, ruĝa malhela koloro, obtenita per infuzado de anglaj maltoj kaj germanaj lupoloj. Alkohola grado 7%. Biero kun forta karaktero kaj fruktita gusto, plue korpohavigita per aldonaĵo de bergama rododendra mielo (biologie produktita). Ĝi optime kunmetiĝas kun salaj kaj spicaj gustoj. 'Meditema' aŭ kiel komplemento al vesperoj de seriozaj disertacioj inter geamikoj.

"Balňss" estas termino, kiu difinas ruzuletaĉon. La vorto deklinaciita al ina genro, bone taŭgas al ĉi-tiu biero, kiu, dume flatas vin per dolĉezo de mielo, samtempe modifas vian animon kaj korpon per konsisto de duobla malto.

Klasika blonda "lager" biero je malalta fermenta, alkohola grado 5%. Orkolora. Obtenita de germanaj maltoj kaj lupoloj, posedas intens-aromon pro malavaraj aldonoj de germana lupolo "Spalt" dum bolado. Biero kiu taŭgas al ĉio kaj al ĉiu situacio.

La "Strada Priula" estis konstruita en la fino de XVI jarcento fare de Venecia Respubliko, kies regado tiutempe atingis ĝis Bergamo. Ĝia nomo devenas de podestato Alvise Priuli, subtenanto de tiu ĉi strategia projekto por Venecio: la strato de la "Brembana" Valo efektive permesis kunligon inter Venecia Respubliko kun la cetera parto de Eŭropo tra la 'Valtellina' (tiutempe regita de Grizonoj). Tiu ĉi strato serpentumas delikate, kiel delikate nia blonda biero nin kondukas el Bergama lando al la Eŭropo.

"Weizen" sezona biero obtenita de aŭstria recepto. Alkohola grado 5,5%. La maltoj de tritiko kaj de hordeo estas germanaj. la delikata gusto bone taŭgas al samtiomaj delikataj manĝaĵoj (pastaĵoj, fiŝo, dolĉaĵoj). Bonege kunmeti ĝin kun antaŭmanĝoj aŭ kun tranĉtabuloj de salaĵoj.

Esperante, la bergam-dialekte "mia sčmper" povas tradukiĝi "ne ĉiam". Fakte, pro delikataj procedoj de produkado kaj ĉefe de konservado, tiu-ĉi tritika biero estas produktita nur vintre. Kiel diri... ne ĉiam!

 

KONSERVADO

Niaj bieroj estas entute sen konserviloj. Do, bonvolu ilin gardi en la malvarmo (inter 4 kaj 6°C), kaj mallume. Pli bone ilin konsumi antaŭe kvar monatoj (vidu la limdaton). Post tiu dato, biero komencas sin amarigi pli kaj pli.

PREZOJ

Ĉiuj niaj bieroj estas venditaj ene de botelo da centilitroj 50 je euroj 3,50.

MENDU!

Por mendi nian bieron kaj koni sendokostojn, kontaktu nin al la sekva ret-adreso:

@ KONTAKTOJ @

 

Tutti i diritti riservati. Damae, bira de Bčrghem. © ®  www.birradamae.com  © ® Damae, bira de Bčrghem. Ĉiuj raitoj rezervitaj.

01/02/2008